|
Verkado, tradukado kaj afiŝado de la retprogramojVerkadoVi povas verki viajn retprogramojn per simpla (kiel eble plej simpla) tekstilo : SimpleText sur Makintoŝo, Notepad sur Vindozo. Vi devas poste traduki tiun .java-dosieron al .class-dosiero. La plej simpla solvo estas uzi la tradukilon liveratan de Sun en ties programada ilaro por Ĝavo. Tamen, vi ankaŭ povas uzi specialan programon, kiel, ekzemple, CodeWarrior surMakintoŝo, aŭ BlueJ, kiu estas senpaga kaj funkcias sur multaj maŝinoj. La JDK 1.0.2La fontokodo, kiun vi trovos sur ĉi tiuj paĝoj estas en Ĝavo 1.0.2 : vi ne povos ĝin traduki per alia versio ! http://java.sun.com/products/archive/jdk/1.0.2/index.html TradukadoLa unuan fojon, vi devas instali la tradukilon (kaj la aliajn aplikaĵojn liveritajn en la JDK). Sur MakintoŝoSur Makintoŝo, la instalado de la programada ilaro estas aŭtomata : vi surklaku dufoje sur la piktogramo de la instalilo, kiun vi elŝutis, kaj finite ! Por tradukigi la .java-dosieron, sufiĉas ties piktogramon treni per la muso al sur la bildeto de la tradukilo (eĉ de unu fenestro al alia). Nova dosiero kun la sufikso .class estas kreata apud la .java-dosiero, en la sama dosierujo.
Nur la .class-dosiero estos uzata. La .java-dosiero utilas nur por prepari kaj plibonigi la retprogramojn. Sub VindozoSur IBM-PC-kongruaj komputiloj, la afero estas multe pli malfacila. Jen la sub XP-Vindozo sekvendaj paŝoj ilustritaj : 1. Elŝutu la programadan ilaron kaj dufoje surklaku la piktogramon de la instalilo. 2. Post kiam la instalado estas finita (estas tre rapide), unufoje surklaku la piktogramon de Mia komputilo, premu la dekstran butonon de la muso kaj malfermu la rubrikon Ecoj (plej malsupre).
3. Surklaku la rubrikon Altnivela, poste sur Medivariabloj.
4. En Medivariabloj, surklaku malsupre sur Path, poste sur Modifi.
5. Tajpu fine de la linio la vojon al la bin-dosierujo, kiun kreis la instalado de la JDK (en la dosierujo, kie vi instalis ĝin). Estu certa, ke vi tajpis ; antaŭ la vojo : la instrukciojn en Path dividas ;
6. Restartigu la komputilon. 7. Finfine, vi povas komenci la tradukadon. Por tio vi lanĉu la MS-DOS-imitilon (command.exe), vi loku vin en la dosierujo, kie estas via .java-dosiero (per la fama olda komando cd, post kiu vi tajpu la nomon de ëiu dosierujo), poste vi tajpu la komandon javac kaj la nomon de la .java-dosiero. Se ĉio iras glate, la programo respondas nenion, vi vidas nenion : la dosiero estas tradukita, nova dosiero kun la sufikso .class estas kreita en la sama dosierujo.
AfiŝadoAntaŭ HTML 4.0Laŭ la normoj antaŭ HTML 4.0, por afiŝi retprogramon en retpaĝo vi metu la etikedon <applet> sur la lokon, kie vi volas, ke la retprogramo aperu. La atributo code donas la nomon (ne la adreson) de la fontodosiero, kies sufikso estas .class. La atributoj width kaj height estas necesaj. Jen ekzemplo de la etikedo <applet> :
<p align="center">
<applet code="xxxx.class" width="100" height="300"> </applet> </p>
La atributo codebase (en la normo ekde HTML 4.0) ebligas indiki la vojon al la retprogramo. Ekzemple :
<p align="center">
<applet code="xxxx.class" width="100" height="300" codebase="../../apletoj/"> </applet> </p>
En HTML 4.0En HTML 4.0, retprogramo estas iu objekto, kiun vi metu en la etikedon <object>. La atributo codetype indikas, ke la objekto estas Ĝava retprogramo. La atributo classid indikas la nomon de la retprogramo, enkondukitan de la ŝlosilvorto java:. Jen la sama ekzemplo en HTML 4.0 :
<p class="centro">--- la atributon align anstataŭas stilindiko (CSS)
<object codetype="application/java" classid="java:xxxx.class" width="100" height="300" codebase="../../apletoj/"> </object> </p>
La retumiloj perfekte rekonas la versiojn de HTML, kiuj aperis antaŭ la versio 4.0. |
||
![]() |
![]() |