français
interlingua
 

Enpaĝigo (2)

Tiuj entajpeblaj linioj restas nun metendaj malsupre de la retprograma zono : tio estas ebla per la metodo BorderLayout().

BorderLayout()

Tiu metodo dividas la komponanton, al kiu oni aplikas ĝin, en kvin zonojn : orienton, okcidenton, sudon, nordon, centron. Tiuj zonoj estas uzeblaj per la metodo add(), per kiu oni aldonas la komponanton al la zono, jene :
add("East", Komponanto)
add("West", Komponanto)
add("North", Komponanto)
add("South", Komponanto)
add("Center", Komponanto)

Ekzemple, jen uzo de BorderLayout por enpaĝigi la tutan zonon de la retprogramo :

import java.applet.*;
import java.awt.*;

public class apleto21 extends Applet
{
TextField T=new TextField(5);
TextField U=new TextField(5);
Panel MiaPanelo = new Panel();

public void init()
   {
   setLayout(new BorderLayout());--- enpaĝigo de la tuta zono de la retprogramo
    MiaPanelo.setLayout(new FlowLayout(FlowLayout.RIGHT, 5, 0));
   MiaPanelo.add(T);
   MiaPanelo.add(U);
   MiaPanelo.setBackground(Color.blue);
   add("South", MiaPanelo);--- aldono de la komponanto al la suda zono
   }
}

 

Jen la rezulto :

La uzpreta kodo