|
Afiŝi koloritan tekston
Por nia Ĝava retprogramo, ni bezonas afiŝi 216 kvadratojn kun 216 malsamaj koloroj. Por komenci, ni vidos, kiel afiŝi kolorojn en retprogramo. Afiŝi koloritan tekston estas sufiĉe facile. En la posta paŝo, ni vidos, kiel afiŝi koloritajn rektangulojn.
Afiŝi tekston en retprogramo
Por afiŝi tekston en retprogramo, oni povas uzi la metodon drawString() en grafika objekto generita de la metodo paint().
Jen kiel aperas la afero :
import java.awt.*;
public class apleto1 extends java.applet.Applet
{
public void paint (Graphics g)--- kreo de grafika kunteksto
{
g.drawString("Mi provas montri tekston", 10, 10);--- afiŝado de la intercitila teksto
}
}
Kaj jen la rezulto :
La uzpreta kodo
Kelkaj klarigoj
import java.awt.*;
Tiu retprogramo uzas la metodojn (procedurojn) paint() kaj drawString(), kiuj troviĝas en la klaso awt : do oni devas "importi" tiun klason, por ke la metodoj estu disponeblaj. (Vidu la paŝon 10 pri la nocio klaso)
public class apleto1 extends java.applet.Applet
Tiu retprogramo nomiĝas "apleto1". (Do, la dosiero, kiun vi sevas nomiĝas apleto1.java). En la faklingvo de la programistoj, ĝi estas nova klaso, deklarita "public". Tiu klaso estas aldonaĵo ("extends") al la klaso Applet : ĝi uzas la metodojn de la klaso Applet por esti afiŝebla en la retumilo.
public void paint (Graphics g)
La metodo paint() ĉi tie aplikiĝas al objekto Graphics nomata g (vi nomu ĝin laŭplaĉe). Ĝi estas deklarita "public" kaj redonas neniun valoron (void) al la cetero de la programo.
g.drawString("Mi provas montri tekston", 10, 10);
La metodo drawString() bezonas tri parametrojn : la desegnota signoĉeno, inter citiloj metita ; la komenca punkto de la desegnaĵo, difinita per ĝia absciso kaj ordinato kalkulitaj ekde la supro de la zono dediĉita al la retprogramo.

Kolorigi la tekston
Kolorigi la tekston estas multe pli facile : sufiĉas aldoni la metodon setColor() tuj antaŭ ol desegni la signoĉenon.
La retprogramo fariĝas :
import java.awt.*;
public class apleto2 extends java.applet.Applet
{
public void paint (Graphics g)
{
g.setColor(Color.red);
g.drawString("Mi provas montri tekston", 10, 10);
}
}
Kaj jen la rezulto :
La uzpreta kodo
La metodo setColor()
g.setColor(Color.red);
Tiu metodo devas ricevi kiel parametron objekton Color, kiu difinas koloron. La pradifinitaj kolornomoj de Ĝavo estas : black, blue, cyan, darkGray, gray, green, lightGray, magenta, orange, pink, red, white, yellow.
Alia ebleco estas mem difini novan koloron uzante ties RGB-valorojn : g.setColor(new Color(204,0,0)); kie (204,0,0) indikas iun specon de ruĝo : vidu la kvaran paŝon.
|