français
interlingua
 

Uzi la RGB-valorojn por difini la kolorojn

La klaso Color(int r, int g, int b)

La klaso Color(int r, int g, int b) ebligas difini iun ajn koloron uzante tri entjerojn en la dekuma nombrosistemo, kiuj kodu la proporcion de ruĝo (R), verdo (G) kaj bluo (B) entenatan en la dezirata koloro.
Post kiam oni difinis tiun koloron [ekzemple : Color(99,00,99)], oni uzas ĝin kiel parametron por la metodo setColor() [kio donas setColor(new Color(99,00,99))], kaj poste oni laŭplaĉe desegnas per tiu koloro.

En la jena retprogramo, tiu procedo estas dufoje aplikita por desegni du rektangulojn de malsamaj koloroj :

import java.awt.*;
public class apleto4 extends java.applet.Applet
{
   public void paint (Graphics g)
   {
   g.setColor(new Color(99, 00, 99));--- elekto de la koloro
   g.fillRect(0,0,20,20);--- desegnado en tiu elektita koloro
   g.setColor(new Color(99, 99, 00));
   g.fillRect(20,0,40,20);
   }
}

 

Rezulte :

La uzpreta kodo

La RGB-kodado

La retumiloj rekonas minimume 216 kolorojn, kiun la ekrano de komputilo povas afiŝi, se korekte agordita por 256 koloroj (normo SVGA). De tiuj 216 koloroj ĉiu el la R-, G- kaj B-valoroj povas esti nur 0, 51, 102, 153, 204, 255 (en la deksesuma nombrosistemo : 00, 33, 66, 99, CC, FF). La triopa (R, G kaj B) kombinado de tiuj 6 valoroj donas 6 x 6 x 6 = 216 kolorojn.