Uzi instrukcion for() por desegni plurajn rektangulojn
Pluraj rektanguloj de sama koloro
Estas nun sufiĉe simple desegni plurajn rektangulojn de sama koloro. Sufiĉas apliki la teĥnikojn viditajn en la antaŭa paŝo :
import java.awt.*;
public class apleto7 extends java.applet.Applet
{
public void paint (Graphics g)
{
int absciso = 0;
g.setColor(Color.red);
for (int i=0;i<5;i++)
{
g.fillRect(absciso,0,20,20);
absciso += 25;
}//for i
}
}
Kaj jen la rezulto :
La uzpreta kodo
Pluraj rektanguloj de malsamaj koloroj
Male, estas iom pli malfacile konstrui algoritmon, kiu ebligu afiŝi la 216 kolorojn de nia projekto.
La principo estos uzi la RGB-valorojn : oni uzos tri variablojn (nomatajn R, G kaj B !), kies valorojn oni evoluigos je ĉiu iteracio, por ke ĉiu rektangulo ricevu specifan koloron.
Ni apliku tiun ideon al la kvin rektanguloj de la lasta retprogramo :
import java.awt.*;
public class apleto8 extends java.applet.Applet
{
public void paint (Graphics g)
{
int absciso = 0;
int B = 0;--- en la komenco, la valoro de la bluo estas nul
for (int i=0;i<5;i++)
{
g.setColor(new Color(0,0,B));
g.fillRect(absciso,0,20,20);
absciso += 25;
B += 51;--- la valoro de la variablo estas pliigita, la proporcio de bluo pligrandiĝas
}//for i
}
}
Jen la rezulto :
La uzpreta kodo
|