|
Konstruo de Ĝava retprogramo paŝo post paŝo
Mi proponas al vi konstrui la ĉi-suban retprogramon, kiu afiŝas la 216 sekurajn kolorojn de la interreto kaj donas, kiam oni surklakas unu el la koloritaj rektanguloj, la valorojn de la RGB-kodoj kaj ties deksesumajn ekvivalentojn.
Tiu programeto estas verkita en Ĝavo 1.0. Vi trovos ĉiujn fontojn sur la venontaj paĝoj. Vi povas ilin facile kopii kaj traduki sur via komputilo.
Sekvu la paŝojn unu post la alia, tiel vi lernos ĉiujn detalojn de la meĥanismoj kaj rezonadoj, kiuj kondukis al tiu kreaĵo.
| Paŝo 1 | Verki, traduki kaj afiŝi Ĝavajn retprogramojn. |
| Paŝo 2 | Afiŝi koloritan tekston drawString(), setColor() |
| Paŝo 3 | Afiŝi koloritajn rektangulojn fillRect() |
| Paŝo 4 | Uzi la RGB-koditajn kolorojn Color() |
| Paŝo 5 | Uzi iteracion per for() for(), variabloj, komentoj |
| Paŝo 6 | Uzi iteracion per for() por desegni plurajn rektangulojn de diversaj koloroj |
| Paŝo 7 | Samtempe variigi la R-, G- kaj B-kodojn |
| Paŝo 8 | Alinei if() |
| Paŝo 9 | Fari retprogramon surklakebla mouseDown(), mouseUp(), Buleaj variabloj, repaint() |
| Paŝo 10 | Fari rektangulon surklakebla Rectangle, inside(), sea triopa operacisimbolo |
| Paŝo 11 | Aldoni entajpeblan linion sur la retprograman zonon TextField, setText(), add(), init() |
| Paŝo 12 | Krei tabelon da objektoj Rectangle Tabelo |
| Paŝo 13 | Krei novan objekton : la nocio "klaso" Deklari klason, difini konstruilon kaj generi objekton |
| Paŝo 14 | Krei objekton Kvadrato Heredo |
| Paŝo 15 | Aldoni al la objektoj Kvadrato la kolorajn atributojn |
| Paŝo 16 | Konverti entjeron en la deksesuman nombrosistemon Integer.toString() |
| Paŝo 17 | Fona koloro kaj enpaĝigo setBackground(), Panel, FlowLayout() |
| Paŝo 18 | Enpaĝigo (2) BorderLayout() |
| Paŝo 19 | Enpaĝigo (3) |
| Paŝo 20 | Lastaj plibonigoj |
|