Xy-pic

Enkonduka paĝo

Xymatrix

Xygraph

Enkonduko pri Xy-pic

Xy-pic estas pakaĵo uzebla en TeXaj kaj LaTeXaj dokumentoj por desegni diversajn grafikaĵojn kiel diagramojn kaj skemojn.

Ekzistas pluraj subpakaĵoj, kiuj ebligas desegni specialajn tipojn de grafikaĵoj : ekzemple per xyknot oni povas desegni nodojn, per xypoly oni povas desegni poligonojn, per xyarc cirklojn kaj elipsojn, ktp.

Sur tiuj ĉi paĝoj estas prezentotaj pluraj el tiuj subpakaĵoj. Nur la prezento pri xymatrix estas nun finverkita : ĝi estas la plej facile uzebla subpakaĵo de Xy-pic, tre taŭga por komencantoj, kaj jam sufiĉe potenca.

La enhavo de tiuj ĉi paĝoj baziĝas sur la dokumento : Xy-pic User's Guide de Kristoffer H. Rose.
Konsultinda estas ankaŭ la Xy-pic Reference Manual de Kristoffer H. Rose kaj Ross Moore : probable tre interesa kaj utila libro, sed preskaŭ nekomprenebla !

Tiuj libroj estas konsulteblaj sub pluraj formatoj el tie.

Ĉiuj ekzemploj ĉi tie videblaj estis kreitaj per MikTeX 2.4, kiu uzas la version 3.7 de Xy-pic. La bildoj estas ekranaj kopioj de l'afiŝado per Yap 2.4.1398.

La ĉi supra logotipo de Xy-pic estas havebla per la komando \xy-pic, kiam la pakaĵo estas ŝargita en la dokumento.