![]() | Enkonduko pri Xymatrix |
|
|
Xymatrix Sur tiuj ĉi paĝoj estas prezentata la subpakaĵo xymatrix, kiu utilas por desegni diagramojn, kies elementoj estas aŭtomate nivelitaj en linioj kaj kolumnoj de nevidebla tabelo. Tiel oni ne devas zorgi pri la ekzakta pozicio de la elementoj en libera spaco. La enhavo de tiuj ĉi paĝoj baziĝas sur la dokumento : Xy-pic User's Guide de Kristoffer H. Rose. Tiuj libroj estas konsulteblaj sub pluraj formatoj el tie. Ĉiuj ekzemploj ĉi tie videblaj estis kreitaj per MikTeX 2.4, kiu uzas la version 3.7 de Xy-pic. La bildoj estas ekranaj kopioj de l'afiŝado per Yap 2.4.1398. |