![]() | Enkonduko pri Xymatrix |
|
|
Bazaj principoj de xymatrix La diagramoj produktitaj de xymatrix obeas tabelan strukturon : la tabelo restas nevidebla, sed la elementoj de l'diagramo estas aŭtomate dismetitaj en agrabla nivelita maniero. La tabelo konsistas el linioj kaj kolumnoj, kiuj estigas fakojn (unu fako sur unu linio kaj unu kolumno estas ebla). En fako estas elemento (fako povas esti malplena). La diversajn elementojn de l'tabelo povas kunligi konektiloj, ĉi tie nomataj sagoj. Apud la sagoj povas aperi etikedoj. Tabelo La tabelan strukturon en xymatrix oni produktas ekzakte same kiel en la komandaro tabular de LaTeX, nome : La ĝenerala strukturo estas do : Ekzemplo :
\xymatrix{ Sur papero, vi povus tion malnete desegni tiel :
Tio produktas tre simplan diagramon, kie la elementoj estas egaldistance dismetitaj :
Kompreneble, la nombro da linioj kaj kolumnoj estas sen limo. Sed la strukturo devas esti kohera : ĉiu linio devas havi la saman nombron da fakoj. Tamen, se la lasta fako de linio estas malplena, oni rajtas ne tajpi la signon & post la antaŭlasta fako. Rimarko pri la spacoj kaj alineoj Kiel kutime en LaTeX, pluraj spacoj sinsekve tajpitaj en la fonta dosiero estas traktataj kiel unu spaco, kaj la alineoj tute ne gravas.
\xymatrix{ aŭ tiel :
\xymatrix{ aŭ tiel :
\xymatrix{ Elementoj Kiel vi povas vidi sur la ĉi supra ekzemplo, la literoj, kiel elementoj de tabelo, defaŭlte aperas en la matematika stilo de LaTeX, tio estas kursive skribitaj. Por entajpi normalan tekston, vidu la detalan rubrikon Elementoj. La elementoj de l'tabelo estas metitaj en la centro de ĉiu fako. Grava regulo estas, ke oni ne rajtas en la komenco senpere tajpi LaTeXan makroon, por ekzemple aperigi grekan aŭ Esperantan literon, aŭ matematikan signon. Por tion fari, oni devas enmeti la makroon inter { kaj }. Sed tio ne plu estas necesa por la postaj signoj de l'elemento. Ekzemple :
Ekzemplo :
\xymatrix{ Tio faras :
Rimarko : en la matematika modo, la makrooj por produkti la supersignojn kaj specialajn literojn ne estas la samaj kiel en la teksta modo. Tial tiu ekzemplo uzas la makroojn \hat, \jmath kaj \breve, anstataŭ la tekstaj \^, \u kaj \j. Sagoj Oni aperigas sagojn inter la elementoj (eĉ direkte al neniu elemento, aŭ ekster la tabelon) per la makroo \ar, sekvata de la indiko pri la celo inter rektaj krampoj []. La makroo \ar estas normale tajpita en la fako, el kie la sago estas pafota (la deira elemento). Simpla ekzemplo :
\xymatrix{ La rezulto estas :
Etikedoj Etikedo estas skribaĵo aperanta apud sago. Ilustraĵo, kie d signifas "dekstre" kaj m "maldekstre" :
\xymatrix{ La rezulto estas :
Multe pli da detaloj en la rubriko Etikedoj ! |