Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj
• Teksto
Kadroj

Sagoj

Etikedoj

Kromaj eblecoj

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Teksto en elementoj

Defaŭlte la elementoj de tabelo en xymatrix estas tajpendaj kaj desegnotaj en la matematika modo de LaTeX.
Por entajpi elementon en teksta modo, oni povas uzi du komandojn :

  • la komando \hbox{} (TeXa komando) aŭ \mbox{} (LaTeXa komando) produktas unulinian tekston
  • la komando \txt{} ebligas plurlinian tekston

Ekzemplo :

\xymatrix{
\mbox{Simpla teksto}\\
\txt{Unua linio\\Dua linio}
}

Tio donas :

Ene de tiuj tekstaj skatoloj vi rajtas tajpi ĉiujn komandojn kapablajn ŝanĝi la formon de la karaktroj, kvazaŭ vi tajpus rekte en LaTeX.
Sed oni ne povas enigi alian specon de skatolo.
Ekzemplo :

\xymatrix{
\mbox{\Large{Teksto}}&\mbox{\tiny{teksto}}\\
\mbox{\^{\j}a\u{u}do}&\mbox{\textsc{teksto}}
}

Tio donas :

Per la komando \txt oni povas ankaŭ precizigi la larĝecon de la teksto, ekzemple tiel je du centimetroj : \txt<2cm>
Ene de tiu 2-centimetra kolumno, la teksto estos defaŭlte centrita (Por doni impreson de maldekstra nivelado, uzu tre mallarĝan kolumnon, ekz. 2 mm). La vortoj estas aŭtomate tranĉitaj.
La uzeblaj mezurunuoj estas la kutimaj mezurunuoj de LaTeX : in, cm, cc, pc, mm, dd, bp, pt, sp, ex, em.

Ekzemplo :

\xymatrix{
\txt<2cm>{Tiu teksto estas tre stulta.}&\txt<2mm>{Tiu teksto estas tre stulta.}
}

Tio faras :