Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj
Teksto
• Kadroj

Sagoj

Etikedoj

Kromaj eblecoj

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Kadroj ĉirkaŭ elementoj

La komando [F]

Oni povas ĉirkaŭigi la elementojn per diversspecaj kadroj.
Por tio oni tajpas la komandojn antaŭ la enkadrigota elemento. La elemento mem estas inter {}.
Tiujn komandojn enkondukas la signo *, kiu signifas, ke oni entajpas specialan objekton. Poste venas diversaj varioj de la komando [F], kies signifo estas ĉi malsupre klarigita.

Jen la komandoj por enkadrigi, kun la rezultoj :

1*[o][F]{a}[F] estas la ĝenerala komando por aperigi kadron ĉirkaŭ la poste inter {} entajpita elemento.
[o] indikas, ke la formo de la objekto estu ronda.
Kiel vi vidas, estas neniu interna marĝeno inter la kadro kaj la elemento.
2*+[o][F]{a}Oni aldonis ĉi tie la signon + por komandi, ke estu defaŭlta interna marĝeno inter la kadro kaj la elemento. Tiu defaŭlta interna marĝeno estas kutime kontentiga.
3*++[o][F]{a}Ĉi tie du + duobligas la internan marĝenon.
4*+<3mm>[o][F]{a}Per mezuro inter <> oni povas precizigi la grandecon de la kadro.
Se temas pri rektangula kadro, oni devas precizigi la larĝecon kaj la altecon tiel : <larĝeco,longeco>. Vidu ĉi malsupre numero 7.
5*[F]{a}La ĝenerala komando [F] produktas rektangulan kadron.
6*+[F]{a}La sama signo + aldonas internan spacon.
7*+<1cm,.5cm>[F]{a}La indiko <1cm,.5cm> komandas rektangulon kun 1-centimetra larĝeco kaj duoncentimetra alteco.
8*+[F=]{a}La komando [F=] produktas duoblan linion por rektangula kadro.
9*++[F=]{a}Du + por duobligi la internan marĝenon.
10*+[F.]{a}La komando [F.] produktas punktan linion por rektangula kadro.
11*+[F--]{abcde}La komando [F--] produktas streketojn.
12*++[F--]{abcde}Sama komando kun iom pli da interna spaco.
13*+[F-,]{abc}La komando [F-,] produktas kadron kun ombro.
14*++[F-,]{abc}Sama komando kun pli da interna spaco.
15*+[F-:<3pt>]{a}Tiel oni indikas, ke oni deziras rondajn angulojn. La mezuro inter < > estas la longeco de la radio de la angulrondoj.
Sur la ĉi tie afiŝita bildo, la anguloj ne estas perfektaj : tion kaŭzas la programo, kiu afiŝas la bildon sur komputila ekrano (dvi). Sur papero, aŭ per alia afiŝado, la anguloj estas perfektaj : provu vi mem !

Ekzemplo :

\xymatrix{
*+[F-,]{x}\ar[r]&*+[o][F]{abc}&*+[F-,]{z}\ar[l]\\
&*+[F-,]{y}\ar[u]
}

El tio rezultas :

Aldona rimarko pri [] :

La komando [] enkondukas nevideblan kadron. Jen ekzemplo :

\xymatrix{
*++[]{a}\ar @{>->}[r]&B
}

Tio aperigas :

Sed fakte la pli simpla kodo *++{a}\ar @{>->}[r]&B havas la saman efekton : la signoj ++ aldonas spacon al objekto {a}, kaj ne estas bezonata nevidebla kadro !

La jena simpla kodo

\xymatrix{
a\ar @{>->}[r]&B
}

produktus :