![]() | Enkonduko pri Xymatrix |
|
|
Sagoj : celindiko La celindiko estas la indiko pri la celo, al kiu pafas la sago. Oni skribu la celindikon ĝuste post la makroo \ar, kiu utilas por pafi la sagon. 1. [u], [d], ktp. La celindiko [u] signifas, ke la sago atingu la supran fakon (up). Oni rajtas uzi plurajn literojn. En tiu kazo, la virtuala vojo de la sago iras tra la indikitaj fakoj ĝis la lasta. Sed, fakte, la sago iras rekte al la indikita celo. Malnete oni povas tion desegni tiel :
\ar[uur] Por tion ilustri, jen ekzemplo de kodo :
\xymatrix{ Kaj la rezulto sur via paĝo estos :
Rimarko pri [] La celindiko [] montras la fakon mem, kie ĝi estas tajpita. 2. [0,1], [1,9], ktp. Alia maniero indiki la celon de sago estas uzi relativajn nombrajn valorojn laŭ la modelo [l, k], kie : Ekvivalentoj : Ekzemplo :
\xymatrix{ Kaj la rezulto sur via paĝo estos :
3. "1,1", "3,2", ktp. Oni ankaŭ povas indiki la celon de sago per absolutaj nombraj valoroj laŭ la modelo "L,K", kie : Ilustra skemo :
Sama ekzemplo :
\xymatrix{ La rezulto estas la sama kiel ĉi supre :
|