![]() | Enkonduko pri Xymatrix |
|
|
Sagoj : stilo La defaŭlta stilo de la sagoj difinas simplan stangon (-) kaj pinton (>). Ŝanĝo de kapo Oni povas uzi la jenan pli simplan formon de la stilkomando @{kapo} por ŝanĝi nur la formon de la pinto de l'sago. Jen la diversaj valoroj de la parametro kapo :
Alia ebleco estas elekti alian tiparon por la sagopintoj. Oni povas elekti inter la defaŭlta tiparo (ĉi supraj ekzemploj), la tiparoj Computer Roman kaj Euler. Sed tiu elekto valoras por la tuta tabelo. Jen komparaj ekzemploj :
Laŭ la manlibro (Xy-pic User's Guide) la dua malplena argumento de tiu komando ebligas precizigi la grandecon de la tiparo : 10, 11 aŭ 12. Ŝanĝo de stango Por ŝanĝi la formon de la stango, oni devas uzi la komandon @{stango kapo}, tio estas oni devas precizigi ankaŭ la kapon, eĉ se oni deziras konservi la defaŭltan pinton. Jen la diversaj valoroj de la parametro stango uzataj kun la defaŭlta pinto :
La lasta kodo produktas nevideblan sagon : tio povas esti utila por lokigi etikedon inter du elementoj. Ekzistas du aliaj eblaj parametroj, kiuj fakte estas mallongigoj de pli komplikita komando :
Aldono de vosto Por aldoni voston (komencan pinton) al sago, oni uzu la preskaŭ plenan stilkomandon @{vosto stango kapo}. Ekzemploj :
La parametro tipo La parametro tipo, se ne malplena, povas ricevi la valorojn ^ (nur la supra parto de l'sago ricevas voston kaj kapon), _ (nur la malsupra parto de l'sago ricevas voston kaj kapon), 2 (duobla stango) kaj 3 (triobla stango). Ilustraĵoj :
Pli komplikitaj eblecoj Kiel vi ĉi supre vidas, la valoroj ^ kaj _ de l'parametro tipo ŝanĝas kaj la voston kaj la kapon. Sed oni ankaŭ povas ŝanĝi nur la voston aŭ nur la kapon uzante la komandon tipo{vosto} aŭ tipo{kapo} interne de la stilkomando @{}. Ilustraĵoj :
Tiu sintakso havas alian avantaĝon : oni povas uzi la kapovalorojn (= la vostovalorojn) kiel stangovalorojn. Sufiĉas meti en la loko de la parametro stango la komandon tipo{kapo}, tiel : @{vosto tipo{kapo} kapo}. Eksperimentaj ekzemploj :
Alia avantaĝo de tiu sintakso estas, ke oni disponas kromajn valorojn por ĉiu parametro. Jen tiuj valoroj uzataj por la parametro kapo :
Uzo de objekto Objekton konsistigas iu ajn LaTeXa matematika aŭ teksta elemento. Oni rajtas uzi tian objekton en la loko de la parametroj vosto, stango aŭ kapo per la sintakso \ar@tipo{vosto stango kapo} Ekzemploj :
|