|
Sagoj : flanken ŝovado
La sagoj defaŭlte ligas la elementojn ĉe ties centroj.
Sed oni povas tre facile iom ŝovi sagon dekstren aŭ maldekstren (alten aŭ malalten) per la komando @<ŝovmezuro>, kie ŝovmezuro estu esprimata per LaTeXa mezurunuo (ekzemple : 1cm, 2ex, 3mm, -1em, -2mm).
Se la ŝovmezuro estas pozitiva, la ŝovado okazas maldekstren laŭ la vidpunkto de la sago (simile al la indiko per ^ : vidu la rubrikon Kurbigado de sagoj).
Se la ŝovmezuro estas negativa, la ŝovado okazas dekstren laŭ la vidpunkto de la sago (simile al la indiko per _).
Ekzemplo :
\xymatrix{
A \ar @<1ex> [r]&B
}
La rezulto estas :

Dua ekzemplo :
\xymatrix{
A \ar @<1ex> [r]&B @<1ex> [l]
}
La rezulto estas :

Tria ekzemplo, kun aldono de stilokomando :
\xymatrix{
A \ar @{=>} @<1ex> [r]&B
}
La rezulto estas :

Kvara ekzemplo, kun kroma aldono de kurbigokomando :
\xymatrix{
A \ar @{=>} @/^/ @<1ex> [r]&B
}
La rezulto estas :

|