Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj

Sagoj
Celindiko
Stilo
Kurbigado
Flanken ŝovado
• Ŝanĝo de deira punkto
Ŝanĝo de celo
Trapasanta sago
Preterpasanta sago

Etikedoj

Kromaj eblecoj

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Sagoj : ŝanĝo de deira punkto

La komando por pafi sagon estas plej kutime skribita en la fako de la deira elemento, el kie foriras la sago.
Sed, restante en iu fako, oni povas pafi sagon, kiu deiros de elemento troviĝanta en alia fako : oni povus nomi tion defora pafado de sagoj.
Por tion fari, oni indikas la deiran fakon, oni skribas punktokomon, kaj oni indikas la celan fakon.
La deira kaj cela fakoj estu skribitaj laŭ la maniero kiel oni kutime skribas la celindikojn.

Ekzemplo, kie la sago estas pafita de la fako D, kvankam ĝi deiras de la fako A.
Rimarku, ke per tiu maniero indiki la celan fakon oni devas pensi el la vidpunkto de la pafanta fako ([u] signifas "super mi", t.e. super D, kiu pafas), ne de la deira fako :

\xymatrix{
A &B\\
C &D \ar[ul];[u]
}

La rezulto estas :

Sama ekzemplo, per alia maniero indiki la deiran kaj celan fakojn :

\xymatrix{
A &B\\
C &D \ar"1,1";"1,2"
}

La rezulto estas la sama :