Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj

Sagoj

Etikedoj
• Baza sintakso
Loko
Enhavo
Sago de/al etikedoj

Kromaj eblecoj

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Etikedoj

Etikedo estas skribaĵo aperanta super aŭ malsuper sago, dekstre aŭ maldekstre de sago.
Pli precize, la komando ^ aperigas etikedon maldekstre de la sago el la vidpunkto de la sago, kaj la komando _ aperigas etikedon dekstre de la sago el la vidpunkto de la sago.

Se la etikedo enhavas nur unu signon, oni simple tajpu tiun signon post la komando ^ aŭ _.
Se la etikedo enhavas makroon aŭ pli ol unu signon, oni tajpu la enhavon inter {}.

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[r] ^1 _1 &B\\
C \ar[r] ^{1+1} _{i^2} &D
}

La rezulto estas :