Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj

Sagoj

Etikedoj

Kromaj eblecoj
Ekster la tabelo
Surlinia diagramo
Difini la dimensiojn
Turni la tabelon
• Ŝanĝi la defaŭltan stilon
Grupigi elementojn

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Ŝanĝi la defaŭltan stilon

Ŝanĝi la defaŭltan stilon de la elementoj

Kiel jam dirite (Elementoj), la elementoj aperas en la matematika stilo de LaTeX. Oni tre facile povas adapti tiun stilon uzante la kutimajn matematikajn stilkomandojn, aŭ eĉ elekti la tekstan stilon kiel defaŭltan stilon.
La ĝenerala makroo por tion fari estas : \def\objectstyle{} tajpenda antaŭ \xymatrix. Inter la vinkuloj {} oni tajpas la stilan komandon.

Ŝanĝoj en la matematika stilo

Oni povas doni al la makroo \def\objectstyle{} ĉiujn stilkomandojn, kiuj validas por LaTeX. Ili estas \displaystyle (defaŭlta matematika stilo), \textstyle (surlinia matematikaĵo), \scriptstyle (la signoj akiros la grandecon de eksponentoj kaj indicoj) \scriptscriptstyle (la signoj akiros la grandecon de eksponentoj de eksponentoj), \mathrm, \mathsf, \mathtt, \mathit, \mathbf, \mathnormal (defaŭlta matematika stilo), \boldmath, \mathcal (por skribi per kaligrafiaj signoj).

Ekzemplo, kun la komando \mathcal :

\def\objectstyle{\mathcal}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}

La rezulto estas :

Teksta stilo kiel defaŭlta stilo :

Sammaniere, ankaŭ la stilkomandoj validaj por la teksta stilo funkcias en tiu kazo. La plej simpla estas \hbox, kiu aperigas la elementojn en teksta stilo. Por specialaj stiloj, oni rajtas uzi, ekzemple, \texttt, \textsf, \textup, \textit, \textsl, \textsc kaj \textbf

Ekzemplo, kun la komando \hbox :

\def\objectstyle{\hbox}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}

La rezulto estas :

Ekzemplo, kun la komando \textsc :

\def\objectstyle{\textsc}
\xymatrix{
a \ar[r]&b\\c&d \ar[l]
}

La rezulto estas :

Defaŭltaj kadroj

Per la makroo \entrymodifiers={}, tajpenda antaŭ \xymatrix, oni povas elekti tipon de kadro por ĉiuj elementoj de la tabelo. La tipoj de kadro estas montritaj sur la paĝo Elementoj

Ekzemplo, kun simpla kvadrata kadro :

\entrymodifiers={+[F]}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}

La rezulto estas :

Ekzemplo, kun cirkla kadro :

\entrymodifiers={+<10pt>[o][F]}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}

La rezulto estas :

Ŝanĝi la defaŭltan stilon de la etikedoj

Per la makroo \def\labelstyle{} uzata ekzakte kiel la ĉi supre vidita makroo \def\objectstyle{} oni povas ŝanĝi la defaŭltan stilon de la etikedoj.

Ekzemplo, kun la du makrooj por produkti tute tekstan diagramon :

\def\labelstyle{\hbox}
\def\objectstyle{\hbox}
\xymatrix{
A \ar[r]^{teksto}&B\\C&D \ar[l]^{teksto}
}

La rezulto estas :