Xy-picEnkonduko pri Xymatrix

Kio estas Xy-pic kaj xymatrix ?

Kiel ŝargi en LaTeX2e ?

Bazaj principoj de xymatrix

Elementoj

Sagoj

Etikedoj

Kromaj eblecoj
Ekster la tabelo
Surlinia diagramo
Difini la dimensiojn
Turni la tabelon
Ŝanĝi la defaŭltan stilon
• Grupigi elementojn

Facilaj ekzemploj el la vera vivo

Grupigi elementojn

Estas kelkfoje utile uzi plurajn elementojn kvazaŭ ili estus nur unu aro, kiun oni povas enkadrigi, aŭ el kiu oni povas pafi sagon.

La konkera teĥniko

Per la konkera teĥniko, oni kreskigas la teritorion de unu elemento sur la teritorion de aliaj elementoj : la tuto fariĝas unu solan grupon da elementoj, sed la centro de tiu grupo restas la centro de la konkeranta elemento.

La sintakso estas jena : \save konkeranta elemento.konkerita elemento \restore

La konkerita teritorio estas rektangula : la elementoj sur la komunaj kaj interaj kolumnoj kaj linioj apartenas al la grupo.

Ekzemplo de vertikala grupo, kun kadro :

\xymatrix{
A&\\
B \ar"2,2"&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\restore

}

Tio aperigas :

Komentoj :

  • "1,1"."3,1" grupigas ĉiujn elementojn ekde la vako sur la unua linio kaj unua kolumno ĝis la tria linio kaj unua kolumno
  • La elemento "1,1" estas la konkeranta elemento : ĝia centro restas la centro de la grupo (vidu la postan ekzemplon)
  • La komandoj \save kaj \restore ebligas enkonduki aferojn en la diagramon, kiuj ne perturbas la strukturon de la tabelo : fakte, la grupo estas speco de ekstertabela objekto
  • \frm{} utilas ĉi tie nur por okupi la lokon de normala {} : sed tiuj {} estas neeblaj, ĉar la grupo de elementoj ne estas mem elemento de la tabelo

Sama ekzemplo kun sago el la centro :

\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\ar"2,2"
\restore
}

Tio aperigas :

La centro de la grupo restas la centro de la konkeranta elemento : la sago estas ja pafita el la centro de la grupo !

Se oni deziras, ke la centro de la grupo estu la "vera centro", ne la centro de la konkeranta elemento, oni devas aldoni !C post la grupiga komando :

\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\}}
\restore
}

Tio aperigas :

Komentoj :

  • !C movas la referencan punkton de la grupo al la normala centro de la objektoj en xy-pic ; C indikas la centron de la objektaj skatoloj : vidu Sagoj : ŝanĝo de celo
  • Laŭ la manlibro (Xy-pic Reference Manual, p. 25),, la komando \frm{} ebligas desegni diversajn krampojn kaj vinkulojn. Jen la eblecoj, kiuj funkcias per la testita instalaĵo (MikTeX 2.4) :
1\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\{}
\restore
}
2\xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\}}
\restore
}
3\xymatrix{
&D\\
A&B&C\\
\save
"2,1"."2,3"!C *\frm{^\}}
\restore
}
4\xymatrix{
A&B&C\\
&D
\save
"1,1"."1,3"!C *\frm{_\}}
\restore
}